Novaj Federaciaj Landoj

La Novaj Federaciaj Landoj (NFL) - germane Neue Bundesländer respektive neue Länder - estas ne jure difinita, sed en ĵurnalismaj tekstoj kaj parola lingvaĵo tre ofte uzata termino por la kvin federaciaj landoj de Germanio, kiuj sekve de la leĝo pri restarigo de la federaciaj landoj sur la teritorio de la ŝtato GDR de la 22-a de julio 1990 reekestis la 3-an de oktobro 1990 kaj samtage unuiĝis kun la "malnovaj federaciaj landoj" de Federacia Respubliko Germanio. Laŭ tiu difino la teritorio de Orienta Berlino, la ĝis tiama ĉefurbo de la socialisma ŝtato GDR, ne apartenas al la Novaj Federaciaj Landoj, ĉar ĝi ne ekestis nova lando, sed aliĝis al la teritorio de la "malnova" federacia lando Berlino, kiu antaŭe nur kovris la okcidentan parton de la urbo.

Unuope temas pri la kvin federaciaj landoj:

Malgraŭ sia nomo, la kvin Novaj Federaciaj Landoj verdire ne estis "novaj", sed jam ene de la socialisma ŝtato GDR ekzistis ĝis julio 1952: Kadre de la "plia perfektigo de la socialisma administrado", kiu fakte celis forigon de federacia ŝtata strukturo kaj la kreon de strikta centrismo, la federaciaj landoj de GDR tiam malfondiĝis kaj anstataŭe kreiĝis 15 distriktoj (Bezirke) kun 217 subdistriktoj (Kreise, esperanta vortumo laŭ la lingvouzo de la Esperanto-Asocio de GDR kaj laŭ la vortaroj de Erich-Dieter Krause). Historie ekestintaj teritorioj dum tiu restrukturigo parte estis distranĉitaj kaj la limoj organiziĝis ĉefe laŭ ekonomiaj vidpunktoj.

Dum la momento de la aliĝo al FRG dum oktobro 1990, la Novaj Federaciaj Landoj kaj Orienta Berlino sume havis pli-malpli 17 milionojn da loĝantoj. Dum la unuaj jaroj post la reunuiĝo de Germanio en la oriento de la lando naskiĝis signife malpli da infanoj ol antaŭe, kaj pli ol 3 milionoj da homoj pro laborpostenoj, studado aŭ privataj kialoj translokiĝis al la "malnovaj federaciaj landoj", kvankam samtempe pli-malpli miliono da homoj el la "malnovaj" federaciaj landoj translokiĝis al la teritorio de eksa GDR. Rezulte dum la 1990-aj jaroj la loĝantaro de la Novaj Federaciaj Landoj plus Orienta Berlino reduktiĝis ĝis malpli ol 15 milionoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search